PMEG 2023

39.2.19. PRE

Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “antaŭ”: prefaco, prefikso, prelego, premiso, prepozicio = “rolvorteto”.

Vera prefikso «

“Antaŭ, senpere antaŭ”. Iafoje uzata eksperimente anstataŭ antaŭ en tempa signifo: amplifi *preamplifilo* = “antaŭamplifilo”, scienco *prescienca* = “de la tempo antaŭ la apero de scienco”, latina *prelatina* = “de la tempo antaŭ latino”, kancero *prekancera* = “antaŭkancera, montranta aperontan kanceron”. Ŝajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas frazetvortoj kun kaŝita uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = “antaŭ la scienco” [pre scienco]-A *prescienca*, *pre latino* = “antaŭ latino” [pre latino]-A *prelatina* (komparu kun simila uzo de ANTI). PRE estas evitenda, ĉu kiel prefikso, ĉu kiel (kaŝita) rolvorteto. Oni uzu antaŭ. Komparu kun la oficiala prefikso PRA.