PMEG 2023

39.2.15. META

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun signifoj kiel “trans, super, inter, malantaŭ, post” k.s.: metamorfozo, metaforo, metabolo, metakarpo, metamero.

Vera prefikso «

Uzata kiel vera prefikso en vortoj por sciencaj, artaj kaj similaj agadoj kaj kreaĵoj, kiuj iel temas pri si mem, pri la propra scienco, arto k.t.p.: filozofio metafilozofio = “filozofia teorio pri filozofia pensado”, sciado metasciado = “sciado de la propraj scioj kaj pensoj”, poezio metapoezio = “poezio, kiu temas pri poezio kaj kreado de poezio”, lingvo metalingvo = “lingvo uzata por paroli pri lingvaj fenomenoj”. (Rimarku, ke la nekunmetita vorto metafiziko ne estas tia ĉi META-vorto. Ĝi ne estas “fiziko pri fiziko”, sed filozofio pri la plej bazaj kaŭzoj kaj principoj de ĉio.)