PMEG 2023

33.8.3. Pronomoj en nerekta parolo

En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas ŝanĝiĝi, se la parolanto aŭ la alparolato ŝanĝiĝis:

  • Karlo diras: Mi estas tre feliĉa.

  • Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li estas tre feliĉa. Mi li.

  • Karlo diras: Mi iros al miaj gepatroj.

  • Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li iros al siaj gepatroj. Mi li, miaj siaj.

  • Karlo demandas al Petro pri Eva: Ĉu ŝi volas kuniri kun mi?

  • Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ŝi volas kuniri kun vi? Ŝi restas, mi vi.

  • Petro rakontas al Eva: Li demandis, ĉu vi volas kuniri kun li. Ŝi vi, mi li.

  • Karlo diras al Eva: Mi amas vin.

  • Petro demandas al Eva: Ĉu li vere diris, ke li amas vin? Mi li, vin restas.

  • Petro demandas al Karlo: Ĉu vi vere diris, ke vi amas ŝin? Mi vi, vin ŝin.

  • Petro rakontas al Elizabeto: Li fakte diris al ŝi, ke li amas ŝin. Mi li, vin ŝin.

  • Karlo diras al Petro pri Eva: Mi amas ŝin.

  • Petro rakontas al Eva: Li diris, ke li amas vin. Mi li, ŝin vin.

  • Karlo diras al Petro pri si mem kaj Eva: Ni geedziĝos.

  • Petro demandas al Karlo: Ĉu vi diris, ke vi geedziĝos? Ni vi. (La unua vi estas Karlo. La dua vi estas Karlo kaj Eva.)

  • Petro rakontas al Elizabeto: Li diris, ke ili geedziĝos. Ni ili.

Iafoje ni inkluzivas la alparolaton, alifoje ne. Ofte la kunteksto montras la ĝustan signifon, sed je bezono oni uzu pli klaran esprimon:

  • Karlo diras al Petro pri si mem, Petro kaj Eva: Ĉu ni iru al la urbo? Ni inkluzivas la alparolaton, kiu estas Petro.

  • Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ni iru al la urbo? Ni restas kaj ankoraŭ inkluzivas la alparolaton, sed nun la alparolato estas Karlo.

  • Petro rerakontas al Elizabeto: Li demandis, ĉu ni iru al la urbo. Ni ankoraŭ restas, sed ne plu inkluzivas la alparolaton, kiu nun estas Elizabeto. Por klareco Petro povus anstataŭe diri ekz.: Li demandis, ĉu mi, li kaj ŝi iru al la urbo.

  • Karlo diras al Petro kaj Eva: Venu kun mi al kinejo.

  • Petro rerakontas al Eva kaj Elizabeto: Li proponis, ke ni venu kun li al kinejo. La antaŭe subkomprenata vi fariĝis ni. Ni inkluzivas unu el la alparolatoj, Evan, sed ne la alian, Elizabeton. Ankaŭ estas eble diri pli klare: Li proponis al mi kaj Eva, ke ni venu kun li al kinejo.

Noto: En PAG, §234, oni skribis, ke oni ĉiam devas ŝanĝi ĉiujn pronomojn de la unua kaj dua personoj, mi, ni, vi, en la trian personon, li, ŝi, ĝi, ili. Tio ne estas vera. Iafoje estus erarego tiel ŝanĝi. Iafoje oni eĉ devas ŝanĝi en la kontraŭa direkto. Vidu la diversajn ekzemplojn ĉi tie.