PMEG 2023

27.4. I-verboj kiel rekta priskribo

Rekta priskribo de O-vorto «

I-verbo povas esti rekta priskribo de O-vorto, precipe de aga O-vorto. La I-verbo ĉiam staras post la O-vorto.

Tre ofte la O-vorto kaj la I-verbo laŭsence similas al tuta frazo. Tiam la I-verbo havas tiun saman sencan subjekton, kiun ĝi havus en la plena frazo:

  • Mi alveturis ĉi tien [...] kun la firma decido servi sub vi.Rt.84 (Mi decidis servi sub vi.)

  • La impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian decidon publikigi nian Deklaracion.OV.336 (Ni decidis publikigi nian Deklaracion.)

  • Mi ricevas grandan deziron edziĝi.FA3.96 (Mi deziras edziĝi.)

  • Mi volis forpreni de sinjoro Ove la deziron resti ĉi tie.FA4.84 (Sinjoro Ove deziris resti ĉi tie.)

  • Ili ricevis la permeson flugi ankaŭ dum la tago.FA1.32 (Oni permesis al ili flugi ankaŭ dum la tago.)

  • Forte min doloras la nepovado helpi vin.M.91 (Mi ne povas helpi vin.)

En aliaj okazoj la I-verbo pliklarigas la enhavon de la O-vorto. En la sama maniero oni ofte uzas ke-frazojn:

  • Ni havas nun la taskon bruligi lumon por la malalta popolamaso.FA1.199...la taskon, ke ni bruligu lumon...

  • Ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo.FK.282...la eblon, ke ni faru tion ĉi per fervojo.

  • Ni donis al fremdlandulino la eblon labori.M.43...la eblon, ke ŝi laboru. Ĉi tiu ekzemplo sekvas la principojn de agoinfluaj verboj: doni al iu eblonebligi ion al iu.

  • La ideo detronigi Jesuon Kriston por la kristanoj [...] neniam eĉ por unu minuto venis en la kapon de iu homarano.OV.330La ideo, ke oni detronigu... Ĉi tie la frazparto la ideo detronigi mem rolas kiel subjekto.

  • Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero.OV.364

  • Via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita.M.126

  • Li havis plenan kaŭzon esti en bona humoro.FA3.121

Kiam I-verbo rekte priskribas O-vorton, la senco estas ofte tre proksima al intencita ago. Tial oni ofte uzas por antaŭ la I-verbo: permeso por eniri, eblo por fari ion, tempo por skribi, maniero por rigardi. Ĉe iuj O-vortoj oni pli ofte uzas solan I-verbon, dum ĉe aliaj oni preferas uzi por + I-verbon. Ekzemple oni uzas tempo/momento fari ion kaj tempo/momento por fari ion sen signifodiferenco, sed oni uzas nur loko/spaco por fari ion, neniam *loko/spaco fari ion*.

Rekta priskribo de A-vorto «

I-verbo povas ankaŭ esti rekta priskribo de A-vorto. La I-verbo tiam staras post tiu A-vorto, al kiu ĝi rilatas. La senca subjekto de la I-verbo estas ĉiam tio, kion la A-vorto priskribas (rekte aŭ perverbe):

  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.M.57 La A-vorto kapabla estas perverba priskribo de mi. Sekve la senca subjekto de instrui estas mi.

  • Li venigu knabojn [...] kapablajn servi en la palaco de la reĝo.Dn.1 La A-vorto kapablajn estas rekta priskribo de knabojn. Sekve temas pri tio, ke tiuj knaboj servu en la palaco.

  • Ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.Rz.30 Faros la eventualan atencon ili.

Se la I-verbo montras intencitan agon, oni ankaŭ povas uzi por + I-verbon: kapabla por instrui, preta por fari.