PMEGGramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj tempaj /

14.2.7. Nun

Nun = “en tiu cxi tempo aux momento, en la tempo kiam mi parolas”:

Ne konfuzu nun kun nu, kiu estas ekkria vorteto kun tute alia signifo. Legu ankaux pri la apenaux uzata esprimo cxi tiamnun.

Nun estas normale uzata kun AS-verboj, sed ankaux aliaj verboformoj povas aperi:

Ofte nun estas uzata pli gxenerale pri la nuna epoko, la nuna mondo:

Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankaux novan situacion, novajn cirkonstancojn:

Tio, kio kauxzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun rilata kiam aux kun ke:

Nun pri pasinteco «

En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = “en tiu momento, je tiu tempo, tiam”. Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaux la auxskultanto mem cxeestus la okazajxojn, kvazaux estus nuna tempo:

  • Nun sxi aliris al la skribtablo.[M.178] = Tiam sxi aliris...

  • Cxiuj alte sxatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana.[FA2.30]

  • Nun gxi estis iom ripozinta.[FA2.6]

Legu ankaux pri simila uzo de hodiaux, hieraux kaj morgaux, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo.

Kun rolvorteto «

Oni povas antaux nun uzi tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon:

  • Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.25] Temas pri la nuno kaj la tempo post la nuno.

  • Tiu reformo [...] ecx per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj gxis nun ellernis Esperanton.[L1.181] Temas pri la tuta tempo gxis la nuno.

Komparu kun la uzo de rolvortetoj antaux hodiaux, hieraux, morgaux kaj antaux tabelvortoj je AM.

Vortfarado «

Nuna = “okazanta aux estanta nun”: Kun la nuna numero finigxas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.[OV.82] La nuna situacio estas neeltenebla.

Nun(ec)o = “la nun estanta tempo”: Gxi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.[M.69] Sxi cxiam vivas en la nuno, ne cerbumas pri pasintaj aferoj.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:19 GMT)