Listo de ĉiuj kantotradukoj

Fragila

Origina titolo: Fragile

Muziko kaj origina teksto: Sting

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Post unuiĝ’ de karno kaj de ŝtal’
Sune ruĝa sango fluas el la Gral’

Morgaŭa pluv’ makulojn lavos for
Sed ĉiam restos spuroj en la kor’

Ĉu tio estis la ekstrem’
De pruvo por la teorem’?
Ke en la finkalkulo de perforto restas nul’

Jen kanto ĉe la lasta pacrempar’
Memoru ĝin, fragila homar’

Plu kaj plu persista flu’
Ĉiela plorad’ ĉiela plorad’
Plu kaj plu atentu nur
Fragila homar’ fragila homar’

Plu kaj plu persista flu’
Ĉiela plorad’ ĉiela plorad’
Plu kaj plu atentu nur
Fragila homar’ fragila homar’
Fragila homar’ fragila homar’