Listo de ĉiuj kantotradukoj

Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’

Origina titolo: Scarborough Fair

Muziko kaj origina teksto: Paul Simon (laŭ Angla popolkanto)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Se vi iros laŭ tiu ĉi voj’
Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’
Salutojn portu al la fraŭlinoj
kiujn amis mi, sed ne plu

Se ili naĝos en polvo de l’ ter’
Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’
Kaj piediros sur la river’
Mi reamos, timu ne plu

Se ili faros gitaron el ŝton’
Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’
Kun kordoj kiuj vibras sen son’
Mi reamos, timu ne plu

Se ili nombros la stelojn por mi
Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’
Dum brilas jam la sun’ super ni
Mi reamos, timu ne plu

Se vi iros laŭ tiu ĉi voj’
Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’
Salutojn portu al la fraŭlinoj
kiujn amis mi, sed ne plu