PMEGGramatiko / Nombroj / Nombraj vortetoj /

23.1.1. Nombraj vortetoj — formoj

Ekzistas dek tri nombraj vortetoj:

nul
0
unu
1
du
2
tri
3
kvar
4
kvin
5
ses
6
sep
7
ok
8
naux
9
dek
10
cent
100
mil
1000

Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj. Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj. La dekoj kaj la centoj tiam kunskribigxas (kaj elparoligxas) kiel po unu vorto, dum cxio alia disskribigxas (kaj elparoligxas kiel apartaj vortoj):

post dek dekoj centoj miloj pliaj kombinoj
11 dek unu 10 dek 100 cent 1000 mil 21 dudek unu
12 dek du 20 dudek 200 ducent 2000 du mil 22 dudek du
13 dek tri 30 tridek 300 tricent 3000 tri mil 23 dudek tri
14 dek kvar 40 kvardek 400 kvarcent 4000 kvar mil 24 dudek kvar
15 dek kvin 50 kvindek 500 kvincent 5000 kvin mil 31 tridek unu
16 dek ses 60 sesdek 600 sescent 6000 ses mil 32 tridek du
17 dek sep 70 sepdek 700 sepcent 7000 sep mil 33 tridek tri
18 dek ok 80 okdek 800 okcent 8000 ok mil 101 cent unu
19 dek naux 90 nauxdek 900 nauxcent 9000 naux mil 110 cent dek
10000 dek mil 111 cent dek unu
11000 dek unu mil 432 kvarcent tridek du
12000 dek du mil 1001 mil unu
13000 dek tri mil 1011 mil dek unu
20000 dudek mil 1111 mil cent dek unu
30000 tridek mil 1234 mil ducent tridek kvar
42000 kvardek du mil 2678 du mil sescent sepdek ok
999000 nauxcent nauxdek naux mil 7777 sep mil sepcent sepdek sep
88888 okdek ok mil okcent okdek ok
999999 nauxcent nauxdek naux mil nauxcent nauxdek naux

Noto: Oni ne diras *unudek* aux *unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.

Noto: La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom gxena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado sis° anstataux ses. Aliaj uzas samcele sepen anstataux sep. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aux simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraux malmultaj konas sis° kaj sepen.

Kunskribado kaj disskribado «

Dekoj kaj centoj kunmetigxas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Cxio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaux miloj.

Noto: Multaj pensas, ke la regulo estas: “Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn.” La Fundamenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ekzemplojn.

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antauxlasta vokalo: dUdek, trIdek, dUcent, trIcent. Cxio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dEk dU, dEk trI, cEnt dU, cEnt trI, cEnt dEk dU, dU mIl, trI mIl, dU mIl dEk dU.

Tiu cxi simpla regulo, kiu trovigxas en la Fundamento, estas ofte miskomprenata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu*, *dektri*, *centdu*, *centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil*, *trimil*, *dekdumil*, *dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek du mil. Ankaux estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, cxar tio, kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent-tridek-du*, sed cent tridek du, cxar neniu elparolas *cent-tridEk-du*.

Noto: Ecx cxe Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.

La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antaux mil povas stari cxio ajn de du gxis nauxcent nauxdek naux, do ankaux plurvortajxoj. Antaux dek kaj cent povas aperi nur du gxis naux. Se oni kunskribus ankaux milojn, oni devus skribi ekz. *tricenttridektrimil* (333000), kio estus tre maloportuna. La gxusta skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni preskaux cxiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.

En la elparolado preskaux cxiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute gxuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.

Se el tiaj cxi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetajxojn, ekz. O-finajxajn nombrovortojn aux A-finajxajn nombrovortojn, oni tamen povas aux devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.

Nul «

Nul origine estis O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas gxin ankaux kiel nombran vorteton sen finajxo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aux nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas ecx oficialigita (Aktoj de la Akademio II, p. 13).

Un’ «

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un’ anstataux unu.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:18 GMT)