38.3.5. EKS
EKS = “iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia”. EKS estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:
-
reĝo → eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
-
ministro → eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro
-
edzo → eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo
-
(ge)edziĝi → eks(ge)edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon
-
amiko → eksamiko = persono, kiu antaŭe estis amiko
-
kolonio → ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendependiĝis
-
moda → eksmoda = ne plu moda
Kastrita besto «
Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon “kastrita”:
-
bovo → eksbovo = kastrita bovo
-
virkato → eksvirkato = kastrita virkato
-
ĉevalino → eksĉevalino = kastrita ĉevalino
Ordinara radiko «
-
eksa = iama, ne plu estanta
-
eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, ĉesigi
-
eksiĝi = abdiki, deposteniĝi, forlasi postenon, laboron aŭ okupon
Iafoje oni povus uzi EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tio! ≈ “Nun tio ne plu okazos! Nun tio ne plu ĝenos nin!”